← Reen al K

PIV · 8067

kolin/o

kolin/o Nitrogena bazo, OH-CH2-CH2-N(CH3)3+, kiu grave rolas ĉe la vivuloj: molekulparto de la lecitinoj, kemia antaŭanto de acetilkolino, ŝirmanto de la hepataj ĉeloj ktp.
acetilkolino Acetata estero de kolino, CH3-CO-O-CH2-CH2-N+(CH3)3, kiu rolas kiel nerva peranto i.a. en la transsendo de la nerva impulso inter nervoĉeloj k de nervoĉelo al muskolĉelo.  sinapso 1.
kolinesterazo Enzimo, kiu malkomponas acetilkolinon.