PIV 2026 · Artikolo 4628

fluktui

Litero F

fluktui ntr
1 nombro aŭ mezuro neregule varii, kutime ĉirkaŭ averaĝo aŭ inter ekstremoj: la kurzo fluktuis inter 200 kaj 700 dolaroj RRo la tuta rezulto de la libroservo fluktuas malpli ol la vendoj en UK (figurasence) «li do impresis vin kiel vigla?»
«Fluktuis. Ekscitiĝo kaj poste angoro.» CPi
➞ ŝvebi 6.
2 MEDI likvo entenata en kavo de la korpo aŭ sub la haŭto moviĝi pro premado de la haŭto: abscesoj fluktuas
fluktuado neregula variado: fluktuado de opinioj fluktuado de borsokurzoj eksenti la fluktuadon kaj neripeteblon de ĉiu viva momento UMa