PIV · 6839
jamb/o
jamb/o Z ♧ Versero, konsistanta el du silaboj, el kiuj la unua estas mallonga aŭ senakcenta, k la dua longa aŭ akcenta (◡―). ☞ trokeo, spondeo.
jamba. Rilata al jambo(j): jambaj versoj.
jambino (fm) Jamba verso, post kies fina akcenta silabo troviĝas kroma, senakcenta: la jambinoj estas la regula formo de la jambaj versoj en E..
ĥorjambo. Versero, konsistanta el trokeo plus jambo (―◡ ◡―).
trijambo, kvarjambo, kvinjambo, sesjambo, sepjambo. Verso, konsistanta resp. el 3, 4 ktp jamboj, plus fina kromsilabo.