PIV · 16540
★vers/o
★vers/o ♧ Aro da vortoj aranĝitaj laŭ la valoro aŭ nombro de iliaj silaboj, konsistiganta stilistikan unuon, kun regula kontinueco k regula periodeco: jambaj, blankaj, malĝustaj versoj; tiajn versojn oni skribas, kiam oni estas enamiĝinta Z; oni verkis versojn pri ŝia peko Z; liberaj versoj (sen regula alterneco); societaj versoj (supraĵaj k spritaj). ☞ rimo, ritmo, strofo.
versa. Rilata al versoj: versa rakonto; la versaj leĝoj.
versi (ntr) Verki versojn.
versaĵo. Poeziaĵo: en la infaneco mi skribis diversajn versaĵojn Z; Versaĵoj en prozo B (ne obeantaj la regulojn de la versoj, sed entenantaj poeziecan tonon).
versego. Longa verso, plejofte sen rimoj, sen alia ritmo, ol cezuro ĉirkaŭ la mezo: la versegoj de la Biblio, de Zaratuŝtro. ➞ versiklo.
verseto. Mallonga verso pri malgrava temo: mi ĵetis sur la paperon kelkajn versetojn.
versisto. Tiu, kiu verkas versojn, rigardata senkonsidere pri la inspiro: eraro ofte renkontata ĉe la komencaj E-aj versistoj Z; li estas versisto, ne poeto.
versduono (evi) = hemistiko.
dekverso, okverso, kvarverso, triverso ktp. Poemeto de respektive 10, 8, 4, 3 versoj.