PIV 2026 · Artikolo 12460

poemo

Litero P

poemo
1 poezia verko: la programo ankaŭ enhavis deklamojn de kelkaj belaj poemoj pri idealaj ŝafistinoj HLu li Zamenhof sukcesis libere verki poemojn en la lingvo Esperanto EPr klasikaj prozo kaj poemoj de Zamenhof, Baghy, Auld, Boulton, Sekelj ktp SOR Sin. poeziaĵo, versaĵo.
2 relative longa poezia verko, ofte disdividita en librojn, kantojn, ĉapitrojn aŭ sekciojn: la poemoj de Homero FK komisii al komitato la kreadon de nova lingvo estus tiel same sensence, kiel ekzemple komisii al komitato verki bonan poemon Z
1 En la tre frua Esperanto, poemo havis nur la duan sencon, kaj kelkaj opinias, ke nur en tiu senco ĝi estas uzinda, ĉar por la unua senco ankaŭ uzeblas poeziaĵo aŭ versaĵo, kaj ĉar mankas alia specifa termino por la dua senco. Tamen en la ĝenerala lingvouzo la vorto poemo plej ofte estas uzata kun la pli larĝa unua senco.
ampoemo poemo 1 verkita por esprimi amon: la ampoemoj de Södergran estas teneraj kaj delikataj OE ➞ ampoezio.
Farsalpoemo epopeo de Lukano 3. ➞ Farsalo.