← Reen al S

PIV · 13969

sekci¹o

sekci1o
Administra dividaĵo, ĝuanta relativan memstarecon, en granda administracio, magazeno, kompanio, instituto, asocio, hospitalo ktp: la princo lin akceptis en tiun sekcion de la militista lernejo Z; la Biblia sekcio de kongreso Z; ili kreis apartan sekcion de E-istoj-hilelistoj Z; sekcio de la kontaĝuloj; sekcio de la parfumoj. fako, departemento.
Dividaĵo aŭ subdividaĵo de io materia, verko, aŭtobuslinio k.a.: la ruslingva sekcio de la Proverbaro; la kodo dividiĝas en kvin ĉefaj sekcioj; ĉiu parte uzata sekcio de la linio estas pagota kiel tuta.
La parto de la volvaĵo de elektra maŝino, kiu estas entenata inter du sinsekvaj lamenoj de la komutilo: induktoŝarga sekcio (la distanco inter du sinsekvaj induktaj bobenoj de induktoŝargita kablo).
Malgranda grupo de soldatoj, komandata de sekciestro (suboficiro).
sekciestro. Ĉefo de sekcio: sekciestro de ministerio Z, de hospitalo B.
bloksekcio Vd bloko.