← Reen al K

PIV · 7319

kanton²o

kanton2o
Σ Teritorio, difinita per administra celo (en Francio por balotoj, en Kanado por katastro).
Σ Ĉiu el la teritorioj, kiuj membras en la Svislanda federacio: la Lago de la Kvar Kantonoj (8°27′E, 47°N).
🚂 Sekcio de fervojlinio, kies aliro estas regata laŭ kantonigo: bloksekcio.
Figuro en formo de malgranda ortangulo en unu el la anguloj de la ŝildo.
kantonigo 🚂 Kreo, sur fervojlinio, de tiu veturadsistemo, kiu certigas sekuran senperan trajnosinsekvon cele al konservo de sama tempa intervalo inter du sinsekvaj samdirektaj trajnoj. bloksistemo.