PIV 2026 · Artikolo 12461

★poento

Litero P★ Fundamenta

★ poento unuo de valoro ĉe ludoj, sportoj, lernejoj k.s.: superi la rivalon per du poentoj oni taksis kaj donis poentojn, kvazaŭ temus pri ĉevaloj SEn tiu fakto ne malhelpas ke ili ĉiuj faru konsilojn pri la plej bona metodo por akiri la poentojn JMe studentoj ekzameniĝas kaj ricevas poentojn por siaj studoj HEr
poentaro
1 nombro de poentoj atingitaj de unu partoprenanto en konkurso aŭ simile.
du verkoj ricevis aparte altan poentaron kaj sekve estis juĝitaj egale meritaj por la unua premio HTo Google atribuas al ĉiu reklamo poentaron, laŭ skalo de unu ĝis dek MD
2 nombro da poentoj, atingitaj de ĉiu ludanto aŭ de ĉiu partio en batalo aŭ matĉo.
Real Madrid venkis la teamon de Paris Saint-Germain (PSG) kun poentaro de 3-1 SRu Wang Mei ekhavas psikajn problemojn, kaj ŝia lerneja poentaro nestabilas MuB
elpoenti tr gajni ion ĉe ludo: de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn Z