← Reen al P

PIV · 12462

poet¹o

poet1o
Aŭtoro de versaj komponaĵoj, poeziisto: genia, malbona, mizera poeto; oni naskiĝas poeto, oni fariĝas versisto; estas signo de la vivanteco de E., ke ĝi jam havas siajn poetinojn.
(f) Homo kun grandaj povoj de sentemo, imago, esprimado ks.
poetiko Z
Poezia sistemo de unu poeto, skolo aŭ epoko.
Traktaĵo pri la reguloj de la versa verkado k komponado.
Scienco pri la poezio.  retoriko.