PIV · 12464
poezi¹o
poezi1o
1 Arto komuniki emociojn per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn regulojn: dediĉi sin al la poezio; en poezio oni ofte elizias la «o» de la substantivo.
2 Ĉiu el la ĝenroj, en kiu esprimiĝas tiu arto: la lirika, epika poezio; la E-a poezio.
3 Beleco, elvokoforto de la ideoj, bildoj k stilo, sendepende de la metrika formo: ŝiaj leteroj estas plenaj de poezio.
poezia
1 Rilata al poezio: poezia verko, libro; poezia licenco; la poezia arto.
2 Havanta la ecojn de la poezio, krom la formo: poezia prozo; (f) poezia temo, pentraĵo; Elizeo, poezia mondo! Z.
poezieco. Eco de tio, kio postulus poezian esprimiĝon: ŝi profundiĝis ne en la poeziecon de la bildo, sed en la teknikon de la plenumo Z; la poezieco de pejzaĝo, de finiĝanta amo.
senpoezia. Proza, triviala, senreliefa.