PIV · 5273
★glit/i
★glit/i (ntr)
1 Facile moviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: oni glitas kiel sur sapo; ŝtono glitas sur glacio B; mi lasis min gliti en la kavon; molekuloj de likvo facile glitas unu sur alia; la (laca) cikonio glitis malsupren laŭ la velo Z. ➞ glitveturilo.
2 ⛷ Antaŭeniĝi sur glata supraĵo konservante sian ekvilibron: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi iros gliti Z; glitŝuo.
3 Perdi la starecon k ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: mia piedo ekglitis sur la vaksita pargeto; en mallumo ili glitos k falos X.
4 (f) Pasi senbrue, facile, nerimarkite: la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj; suna radio glitis Z (en la ĉambron); supraĵa rideto glitis super la porcelane blankan vizaĝon Z; senvole glitis miaj okuloj al mia ŝranko; centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj Z; ili glitas iom post iom en profundan mizeron. ☞ flui, flugi, ŝvebi, preterportiĝi.
5 Ⓣ Rotaciante, ne sufiĉe adheri: radoj, kluĉodisko glitas.
glito. Ago gliti k pli speciale:
1 Λ Preskaŭ neperceptebla transiro inter du sinsekvaj distingeblaj pozicioj de la voĉorganoj.
2 ⏚ La kvociento de la relativa rapido de la kampo rilate al la rotoro per la absoluta rapido de la kampo (ĉe generatoro aŭ nesinkrona motoro).
3 ♧ Poezia licenco, konsistanta en anstataŭigo de komenca jambo per trokeo.
glita. Tiel glata aŭ grasa, ke la alteno estas malfacila: glita angilo; okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z; (f) diable glitaj argumentoj; la kato glite enŝoviĝis Z.
glitado. Ago aŭ stato de iu, kiu glitadas: glitado estas amata distro de la knaboj.
glitanto
1 Tiu, kiu glitas.
2 Λ Parolsono fonetike vokoida k fonologie konsonanta (en E. j k ŭ).
glitejo
1 Parto de vojo, rivero ks, kie glacio ebligas glitadi 2.
2 Speciale aranĝita loko por sporta glitado.
glitigi. Fari, ke iu glitu: ili glitigas niajn paŝojn, ke ni ne povu iri sur niaj stratoj X.
glitiga
1 Tia, ke oni riskas fali pro glitado: ilia vojo estu malluma k glitiga X; glitiga pargeto, trotuaro B; (f) spiritoj glitigaj, kiel serpenta korpo Z.
2 (f) Malfacile priparolebla; prezentanta riskojn de mispaŝo: glitiga temo, demando.
★glitilo. Ilo, konsistanta ĉefe el ŝtallameno, laŭlonge k vertikale fiksebla al la subo de ŝuo, por ebligi rapidan glitadon sur la glacio: mi prenos miajn glitilojn k iros gliti Z. Sin. sketilo.
glitumi Z. Gliti 2.
degliti. Fali glitante: degliti de la ĉevalo B; (f) ĵus de ŝiaj lipoj estis deglitonta ia venena vorto Z.
elgliti
1 Eliĝi glitante: la spegulo elglitis el iliaj manoj Z; el lia mano ĉiu monero elglitas Z (li estas malŝparema).
2 (f) Ellasiĝi: tiu vorto senvole elglitis el ŝia buŝo Z; el sub la ŝajno de ĝentileco elglitis (aperis, elvidiĝis) ĉiumomente la malŝato B.
3 Eliri rapide k nerimarkite: elgliti el domo, el ĉambro.
elglitiĝi. Malaperi senspure: elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj la fundamento de ŝia materiala ekzistado Z.
engliti. Eniĝi, eniri, glitante: ili singarde englitis tra la truo B; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis Z; la polvo englitis en la keston; diversaj malordoj englitis en la kortegon B.
englitiĝi. Eniĝi facile, kvazaŭ nerimarkite: via palato (estas) kiel vino bongusta, kiu englitiĝas ĉarmege kaj glate X.
forgliti. Foriĝi, glitante: la ombro de la birdoj forglitas super la pejzaĝo Z; (f) la povo forglitis el liaj manoj.
pretergliti (tr) Preterpaŝi, glitante: la landoj preterglitis antaŭ liaj okuloj Z.
tragliti (tr) Pasi tra aŭ inter: (la grava persono) traglitis nerimarkite Z; tragliti inter la scivolemuloj; lian koron traglitas mallumaj nuboj Z.
aeroglita (pp veturilo) Sidanta, dum sia transmoviĝo, sur kuseno el kunpremita aero: aeroglita veturilo, boato.
flankengliti = jori.
ŝipglitejo. Klina ejo, sur kiun oni tiras malgrandan ŝipon, por ĝin ripari.
vostoglitado ✈ Moviĝo de aviadilo malantaŭen laŭ ĝia longakso, sub la efiko de la gravito.