← Reen al K

PIV 2020 · 7165

★kalik/o

kalik/o
Θ Sankta vazo, kun longa piedo k duonsfera korpo: la aspergaj kalikoj X; Scipiono per bronza kaliko faris la verŝoferon; (Jesuo prenis) ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo N; ĉiu, kiu neinde […] trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos N; Karen genustariĝis k almetis al la lipoj la oran kalikon Z.
ב Simbolo de la sorta parto, destinita de Dio al homoj: brula vento estos kaliko, destinita por ili X; vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de lia kolero X; kaliko de teruro k ruiniĝo estos la kaliko de Samario X; Patro, forportu de mi ĉi tiun kalikon! N; la maldolĉa kaliko de suferoj Z; la kaliko de l’ plezuroj.
Pli-malpli luksa, piedhava trinkvazo, el metalo aŭ vitro, uzata en festenoj, ceremonioj ktp: cizelita kaliko; kalikoj por ĉampano; se la kaliko tro pleniĝas, la vino elverŝiĝas Z; (ŝerce) la birdo devis kontentiĝi je malgranda ligna kaliko Z. glaso, pokalo, taso.
🍁 La tuto de la eksteraj ĉirkaŭaj florfolioj (sepaloj): la kalikoj de la kreskaĵoj Z. Sin. sepalaro. korolo.
Konkavaĵo aŭ organo en formo de kaliko 1: renaj kalikoj (calices renales, muskolmembranaj poŝoj, kunmetiĝintaj por formi la renan pelveton aŭ pjelon); ĉelmembrana, gastrula kaliko.
kaliketo
Malgranda kaliko.
= kromkaliko.
kalikiĝo Moviĝo de la membrano de ĉelo aŭ de la parieto de organo, kiu internen estigas kalikon: endocitoza, neŭrula kalikiĝo.
malkaliko Konveksaĵo en formo de inversa kaliko.
malkalikiĝo Moviĝo de la membrano de ĉelo aŭ de la parieto de organo, kiu eksteren estigas malkalikon. burĝoni.
florkaliko Z. Kaliko 4.
kromkaliko 🍁 Involukro, kiu similas al ekstera kaliko, ekz. ĉe iuj rozacoj k malvacoj.