← Reen al P

PIV · 12470

★pokal/o

pokal/o
Funelforma trinkovazo kun larĝa faŭko: oni akceptis lin amike, oni donis al li plenan pokalon da vino Z; pokaloj por ĉampano; inter pokalo k lipoj povas multe okazi Z ( mano); (f) neniu pokalo de la vivo enhavas ekskluzive nur vermuton Z; plenega estis la pokalo de mia feliĉo B.
Tia vazo, el multekosta metalo, donata kiel trofeo al la venkinto de sporta batalo: la Davisa pokalo (tenis-trofeo).
mezurpokalo 🍴 Vazo kun flankaj skaloj por mezuri likvojn, farunon k sukeron.
sporpokalo = ecio.