PIV · 5241
★glas/o
★glas/o
1 Vitra vazo por trinki: glaso por vino Z, por biero; glaso da vino (kvanto da vino); unu sola guto la glason plenigas Z; kiu rompis la glason, ordigu la kason Z; ne granda mia glaso, sed el mia mi trinkas; tintigi la glasojn (☞ tosti).
2 Analoga samuza vazo el metalo aŭ plasto. ☞ kaliko, pokalo.
3 La ebriiga trinkaĵo entenata en glaso: li esploris iom la fundon de la glaso Z (estas ebrieta); kiam Johano eltrinkis du glasojn, li fariĝis dormema Z; li havis unu glason troan (estis ebria).
4 Tia vazo, uzata en receptoj kiel proksimuma mezurilo: likvorglaso (0,03 l)); vinglaso (0,1 l)); trinkoglaso (0,2 l). ➞ kulero 2
glasaro 𝅘𝅥𝅰 Instrumento, ludata per fingra frotado.
glasego. Granda glaso, precipe por biero.
★glaseto. Malgranda glaso, precipe por likvoro.
subglaso. Plata kartonaĵo, papera disketo, plasta telereto aŭ simila objekto, kiun oni metas sub glaso.
koktelglaso. Speciala glaso por koktelo, kun longa tenilo.
mezurglaso. Glaso, provizita per markostrekoj, montrantaj la mezuron (volumenon, mason ks) de la entenata substanco. ☞ mezurflakono.
tigoglaso. Glaso kun suba tigo k piedo.