← Reen al B

PIV 2020 · 1892

★bier/o

bier/o 🍴 Fermentigita trinkaĵo, produktata el akvo, lupolo, gisto k malto (precipe hordea): hela, malhela, bruna, nigra biero; malpeza biero (malforte alkoholhava); senŝaŭma biero, tritika, hordea biero. elo, portero, kvaso, medo.  bierkruĉo.
bierejo. Loko, kie oni trinkas bieron: unu el la tiuepokaj gastejoj, speco de bierejo Z.
bierfari. Prepari la bieron: bierfarejo, bierfaristo. feĉo, gisto.
bieristo. Bierfaristo.
bierumi (ntr) Ĝui bieron en bona etoso.
maltbiero. Malhela, levfermenta biero sen aŭ kun malmulte da alkoholo, sed sukerita.