← Reen al K

PIV · 8835

★kuler/o

kuler/o
Unu el la manĝiloj, konsistanta el tenilo k el kava parto, ovoforma aŭ ronda, per kiu oni ĉerpas likvojn aŭ duonsolidajn nutraĵojn: kulero el ligno; el malplena telero vane ĉerpas kulero Z (pf: kontraŭ neesto ne helpas protesto); mi aĉetis dekduon da kuleroj Z.
Tiu ilo, uzata kiel mezurunuo: kulero da medikamento B; 🍴 kafkulero, supkulero; pli allogas kulero da mielo, ol da vinagro barelo Z. glaso, kaftaso, pinĉaĵo.
kuleri (tr) Manĝi per kulero: kuleri supon, fiŝoleon, kaĉon.
kulerego. Granda kulero, uzata por disverŝi supon en la telerojn.
kulereto. Malgranda kulero, uzata ordinare por kaf- aŭ te-trinkado.
kuirkulero. Granda, kutime ligna kulero, per kiu oni miksas ingrediencojn en kuirpoto aŭ pato.