PIV 2026 · Artikolo 1070
★ardezo
★ ardezo
1 GEOL rokaĵo 1 fajne kristala, malforte metamorfa, fendiĝanta en platajn tavolojn, uzatajn i.a. por fari tegmentojn: ardezo estas blugriza ➞ skisto, filito.
2 HIST tabuleto, origine el ardezo, uzata de junaj lernantoj por skribado per kreto ① 2 aŭ speciala krajono. ➞ grifelo.
ardezejo mino, el kiu oni elhakas ardezojn.