PIV 2026 · Artikolo 14372
skisto
Derivaĵoj en la artikolo 5
skisto GEOL kristala rokaĵo 1 kun folieca strukturo, facile klivebla pro la paralela aranĝiĝo de pli ol 50% de la kristaloj, malforte metamorfa pro tektono. ➞ ardezo, filito, skistogaso.
skista havanta strukturon de skisto: skista rokaĵo skista masivo
glimskisto skisto enhavanta multe da glimo.
kalkoskisto skisto enhavanta multe da kalko.
klorit2skisto skisto enhavanta multe da klorito 2.
talkoskisto skisto enhavanta multe da talko.