PIV · 14371
skism¹o
skism1o
1 Θ Dividiĝo de unu eklezio en du ekleziojn, aŭ apartiĝo de parto el eklezio, pro malsameco de opinio pri doktrino aŭ disciplino: estu neniaj skismoj inter vi N; la Orienta Skismo (apartiĝo de la katolikismo k ortodoksismo en 1054); la Granda Skismo (inter partizanoj de diversaj papoj, inter 1378 k 1429). ☞ herezo.
2 Disiĝo pro malsameco de opinioj: kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de nia afero, povos nur krei kelktempan skismon Z; ĉia ekparolo pri ŝanĝoj kreos skismon Z.
skisma. Rilata al skismo: skisma movado, tendenco.
skismi (ntr) Estigi skismon.
skismano, skismulo. Tiu, kiu apartenas al skisma eklezio aŭ partio.