PIV · 14373
skistosom/o
skistosom/o ♉ G. (Schistosoma) de parazitaj vermoj el trematodoj, kies fadenforma ino restas en la ventra sulko de la virbesto; ili parazitas en la vejnoj de homoj, kaŭzante danĝeran malsanon.
skistosomozo ⚕ Malsano, karakterizata precipe de kronika inflamo k hiperplazio de la konektivo en diversaj organoj (hepato, intesto, pulmoj, urinveziko).