PIV 2026 · Artikolo 13720

Saharo

Litero S

SaharoGEOG granda dezerto en norda Afriko, etendiĝanta de Atlantiko ĝis la Ruĝa Maro. صَحَارَىṣaḥārā
sahara rilata al Saharo: sahara klimato saharaj naftofontoj
Okcidenta Saharo POLI eksa hispana kolonio, en kiu proklamiĝis sendependa respubliko, sed kiun la marokaj regantoj konsideras «maroka teritorio». ĉefurbo: Ajuno