← Reen al P

PIV · 12796

★profund/a

profund/a
Tia, ke ĝia fundo estas tre malproksima de la supraĵo, bordo, aperturo: profunda puto, foso, lago, valo, akvo, groto, galerio, vundo; vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan k larĝan X; fluanta akvo tiel profunda, ke oni ne povas atingi la fundon per remilo Z.
Havanta ian difinitan dimension en tiu direkto: skatolo, profunda je 2 cm; la baseno estis nur duonmetron profunda.
Etendiĝanta malsupren, atingante ĝis tre malproksime de la supraĵo: profundaj radikoj de kverko; la profunda infero X; (f) profunda saluto B.
(f) Atinganta la fundon de la aferoj; penetranta ĝis la kerno: profunda penso, prudento, studo, erudicio, medito; profunda spirito, politikulo; ne forgesu la profundan sencon de tiu vorto; saĝo abunda, sed ne profunda Z; ili postulas historiojn kun pli profunda enhavo Z.
Metafore granda, forta: profunda dormo Z, doloro B, deziro, mizero, konvinko, dekadenco, mallumo Z, disonanco B, aĝo Z; li mortis profundaĝa Z.
profunde. En profunda loko aŭ per profunda maniero:
frapoj devas iri profunde en lian korpon X; penetri profunde en la kolon Z; neniu ĝis nun penetris sufiĉe profunden Z;
profunde malsupre kuŝis la tero Z; fiŝo granda naĝas profunde Z (por atingi gravan celon, oni bezonas gravajn rimedojn); profunden fali Z;
profunde scii lingvon;
profunde saĝa plano.
profundo
Dimensio de io mezurita laŭ la malproksimeco for de la supraĵo aŭ aperturo: la inundo penetris en la landon ĝis profundo de kvar kilometroj; tiuj insektoj vivas en la profundo de kelkaj centimetroj; profundo de penetro de kuglo.
Loko, parto profunda: ili falis en la profundojn, kiel ŝtono X; en la profundo de la akvo Z; granda ŝipo bezonas profundon Z; frandaĵoj, kiuj penetras en la profundon de la ventro X; la kriantaj mevoj k la fiŝoj en la profundo Z; (f) vortoj, venantaj el la profundo de la koro Z; paroli el la profundo de sia koro Z. Sin. profundaĵo. abismo.
La parto plej malproksima de la fronto, antaŭo ks: en la profundo de la scenejo Z; la profundo de la ĉambro estis malluma Z; li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno Z. fundo, fono, interno.
kampa profundo 📷 Regiono, en kiu ĉiuj objektoj formas sufiĉe netan bildon sur la fokusa ebeno, responda al la distanco, por kiu oni enfokusigis.
profundaĵo
Profundo 2: apenaŭ li eniris iom en la profundaĵon de la arbaro Z.
Profunda parto de la fundo de maro aŭ rivero, kie ŝipo povas ĉiam trapasi sen danĝero.
profundeco. Eco de io profunda: ne konante la profundecon, ne iru en la riveron Z; mi ne kapablas penetri la profundecon de liaj pensoj.
profundegaĵo. Abismo.
profundigi. Fari ion profunda: profundigi fosaĵon; (f) profundigi temon de meditado.
profundiĝi. Iri en la profundon de io: la kadavro profundiĝis iom post iom en la lago; profundiĝintaj okuloj; (f) profundiĝi en siaj pensoj Z.
profundapensa. Havanta en si profundan penson, k sekve:
Profunde pensata: profundapensaj traktatoj Z; volu nun rakonti fabelon, ian profundapensan k edifan Z; […] li esprimas profundapensan opinion Z.
Profunde pensanta: profundapensa verkisto.
enprofundiĝi. Eniri profunde en ion: mi tiel enprofundiĝis en ĝin (libro), ke mi tute forgesis […] Z; enprofundiĝinte en dolĉajn pensojn Z.
malprofunda
Tia, ke ĝia fundo estas proksima al la supraĵo, bordo, aperturo: malprofunda telero, lageto, truo, anfrakto, ŝirvundo.
(f) Ne iranta ĝis la kerno de la demando, supraĵa: miaj vortoj eble ŝajnis al vi tro malprofundaj Z.
malprofundaĵo. Malprofunda loko en maro aŭ rivero, kie la ŝipoj ne povas trapasi sendanĝere en ĉiu tempo.
malprofundeco. Eco de iu, io malprofunda: oni ne devas konfuzi klarecon k malprofundecon.
plejprofundo. Plej profunda parto: tiuj vortoj venis el la plejprofundo de la koro Z.