PIV 2026 · Artikolo 891
antibiotiko
antibiotiko BIOL FARM ĥemia organika substanco produktata de mikroboj (precipe malsuperaj fungoj kaj bakterioj) aŭ ĥemie sintezata, kiu havas la econ, en diluitaj solvaĵoj, malhelpi la kreskadon de bakterioj k.a. mikroorganismoj, kaj eĉ ilin detrui (ekz. penicilino, streptomicino); vaste uzata en la kuracado de infektaj malsanoj de homoj kaj bestoj, pli malofte de plantoj.