← Reen al V

PIV · 16676

vitamin⁹o

vitamin9o Organika molekulo tre etkvante nepre necesa por la kreskado k bona funkciado de iuj vivuloj, kiuj ne kapablas sintezi ĝin k sekve devas ricevi ĝin per sia nutrado: la manko de vitaminoj estigas malsanojn; estas du grupoj da vitaminoj: la olesolveblaj (A, D, E, K) k la akvosolveblaj (B, PP, C k P). oligoelemento, askorba, biotino, pantotenata acido, retinolo.
antipelagra vitamino. Vitamino PP (nikotina amido k nikotina acido) el B-komplekso.
antiskorbuta vitamino. Vitamino C (askorba acido).
vitamina. Entenanta vitamino(j)n: vitamina pastelo.
vitaminologio. Studo de la vitaminoj k de iliaj efikoj sur la organismoj.
vitaminoterapio. Kuracado per vitaminoj.
senvitaminozo Malsano pro vitaminmanko.