PIV 2020 · 14673
spontane³a
spontane3a
1 Fariĝanta, okazanta sen ia ekstera videbla kaŭzo: spontanea kreskado de sovaĝaj vegetaĵoj; per spontanea movo ŝi kunigis la genuojn; spontanea ekbrulo (de kargo ks); spontanea generado (de vivaĵo el nevivaĵo). ☞ refleksa, nevola.
2 Meminiciata, sen ekstera instigo: li faris spontanean proponon de siaj servoj; spontanea sugestio (pro asociado de la ideoj sen ies konscia volo).
spontaneeco. Eco de io spontanea: la ĉarma spontaneeco de la infanoj.
spontaneismo Σ Politika doktrino, laŭ kiu oni fidu la kreivan spontaneecon de la individuo k la revolucian spontaneecon de la popolamaso. Rim. spontana estas nun pli ofte uzata, ol la oficiala spontanea.