PIV 2020 · 13261
refleks/o
refleks/o ⚥ Movo, sendependa de la volo, estigata kiel nevola respondo al nervostimulo: kontraŭflanka reflekso (estiĝanta ĉe la flanko kontraŭa al tiu de la ekscito); pozicireflekso (Sin. propriocepta reflekso).
kondiĉita reflekso. Reflekso, akirita per asociado de komence senefika (kondiĉita) ekscito al normala (nekondiĉita), efika ekscito, kiun oni iom post iom anstataŭigas per la kondiĉita: la kondiĉita reflekso estis malkovrita de I. Pavlov en 1903.
refleksa. Rilata al reflekso: refleksa kuntiriĝo.