PIV · 868
★anstataŭ
★anstataŭ.
I - Prep. signifanta «en la loko de», «en la rolo, funkcio de»: neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj Z; anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, k anstataŭ eleganta mantelo estos sako X; anstataŭ kupro mi alportos oron X; li faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti X; ne servas larmo anstataŭ armo Z. ☞ vice al.
II - Subjunkcio samsenca, k enkondukanta:
1 inf-on: anstataŭ babili, laboru. Rim. Se la subjekto k predikato estas identaj en la ĉef- k en la subprop., oni povas sk-i la inf-on: Petro batis Paŭlon anstataŭ (bati) Vilhelmon Z; ĉiun, kiu petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, oni ĵetu en kavon de leonoj X ; se vi skribos per gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj […] Z; anstataŭ manon, kisos mi la buŝon kun pasi’ K. Sed ĉiufoje, kiam la uzo de la nominativo post anstataŭ ne estigas dusencaĵon, ĝi estas preferinda, laŭ la konstanta admono de Z.
2 prop-on enkondukitan per ke, kun indikativo aŭ us-formo laŭ la senco: anstataŭ ke ĉiu lernas diversajn lingvojn, ĉiuj ellernadu unu saman lingvon Z; Paskalo dediĉis sin al bigotaĵoj, anstataŭ ke li malkovrus la infiniteziman kalkulon.
III - Samsenca memstare uzata morfemo.
★anstataŭi (tr) Esti en la loko de; plenumi la rolon aŭ taskon de: nenio anstataŭas la sanon; dum mia foresto mia kolego anstataŭos min; kloro anstataŭas hidrogenon post klorado. Rim. Oni ne uzu anstataŭi en la senco de anstataŭigi.
anstataŭo. Io aŭ iu, anstataŭanta: la malvirtulo estos liberiga anstataŭo por la virtulo X.
anstataŭa. Tia, ke ĝi anstataŭas, aŭ povas anstataŭi: anstataŭa rado, ŝlosilo.
anstataŭigi. Meti en la lokon de; doni la rolon aŭ taskon de: anstataŭigi dornobarilon per muro, oficiston per oficistino; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj Z; mi akceptis la formojn, elĵetis ilin, provis anstataŭigi ilin per aliaj Z. ☞ substitui.
anstataŭiĝi. Esti anstataŭigata: deklinacioj plene anstataŭiĝas per la prepozicioj Z.
anstataŭilo. Surogato.