PIV 2020 · 7925
★kloŝ/o
★kloŝ/o. Ujo, kun ĝenerala formo de sonorilo, uzata kiel ŝirmilo aŭ kovrilo: kloŝo por fromaĝo, por horloĝo; kloŝo por subakvaj laboroj (☞ kasono); sub vitraj kloŝoj staris bronzaj k marmoraj statuetoj Z; Kala estis sidanta sub vitra kloŝo! Z (kvazaŭ delikata planto); la ĉielo staras kiel vitra kloŝo super la maro Z; (analoge) la blankaj kloŝoj de la jasmeno Z. ➞ kloŝfloro.
kloŝeto. Eta floro kloŝforma.