PIV 2026 · Artikolo 1714
★bastiono
★ bastiono
1 ARME elstara parto de fortikaĵo, ofte kun angula formo, por ebligi pafi flanken: viaj bastionoj estas amasoj da argilo MT la Bastiono de la Fiŝistoj en Budapeŝto
2 ARME HIST (malofte) sieĝturo: tian arbon vi povas ruinigi kaj forhaki, por konstrui bastionojn kontraŭ la urbo, kiu militas kontraŭ vi MT
3 (figurasence) defendilo; ŝirmilo: Hungarujo, bastiono de kristanismo kontraŭ la Turkoj ataki la lastan, nealireblan bastionon de la kontraŭrevolucio VEr la universitato fieras pri si mem kiel la bastiono de akademia libereco Ko ➞ remparo 2.
angulbastiono bastiono kun angula formo: italaj inĝenieroj konstruigis plej modernajn ekstermurajn angulbastionojn , remparojn kaj fuortojn JHo