← Reen al G

PIV · 5487

★grup/o

grup/o
Aro da samspecaj objektoj, distingitaj laŭ komuna eco: grupo da pentraĵoj, da dokumentoj, da argumentoj; la spegulo revidigis en si la grupojn da malaltaj k molaj mebloj Z. ensemblo.
Aro da personoj, kiujn io komuna kunigas: grupo da laboristoj, da rigardantoj, da infanoj; grupo da fremdlandaj viroj venis Z; en tiuj landoj pli k pli gravas la grupo, malpli la individuo; fotografia grupo; politika grupo (da samopiniaj deputitoj); E-ista grupo Z; li estis varme akceptita de la loka grupo; (f) grupo de dialektoj. frakcio, klano, klubo, rondo, sekto, skolo, societo, kolegaro.
🅢 Aro el minimume tri personoj, kunigitaj per iu apartecprincipo, posedantaj konscion «ni».
Aro kune kun asocieca multipliko tia, ke ekzistas unuo k ĉiu elemento posedas inverson.
galoja grupo (pp korpopluigaĵo) La grupo de ĉiuj aŭtomorfioj de la superkorpo fiksantaj la elementojn de la subkorpo: la subgrupoj de la galoja grupo de malkompona korpo de polinomo super korpo de karakterizaĵo 0 bijekcie rilatas al la koncernaj interkorpoj.
kvocienta grupo (pp grupo k normala subgrupo N de ĝi). La aro de ĉiuj aroj aN, kie a estas elemento de la grupo.
Lorentz-a grupo. La grupo de movoj en kvardimensia spaco, kiu lasas nevaria la kvadratan formon t2x2y2z2, gravan en la relativeca teorio.
grupa. Rilata al grupo: grupa kunveno, voĉdonado.
grupe. Laŭ grupoj: grupe sidi Z. po.
grupaĉo. Malgranda, malŝatinda grupo. hordo, kliko.
grupano. Ano de konstanta grupo.
grupejo. Loko, kie kutime kunvenas grupo.
grupeto
Malgranda grupo. koterio.
𝅘𝅥𝅰 Speco de ornamaĵo, konsistanta el 3−4 notoj.
grupigi. Kunigi, ordigi en grupon: grupigi siajn argumentojn en tri ĉefaj partoj; li grupigis la knabojn ĉirkaŭ si; grupigitaj sendaĵoj.
grupiĝi. Iĝi grupo: la gastoj grupiĝis ĉe la pordo; la tuta E-istaro grupiĝis ĉirkaŭ sia standardo Z.
diskutgrupo. Malgranda nombro da personoj, renkontiĝantaj por interŝanĝi ideojn pri difinita temo, ne alvenante al formalaj decidoj.
laborgrupo. Helpa organo, starigita de komisiono aŭ komitato, por fari pri limigita temo raporton, kiu servu kiel bazo por la debatoj.
novaĵgrupo 💻 Klaso de mesaĝoj en retnovaĵoj: la novaĵgrupo soc.culture.esperanto.
premgrupo Σ Grupo de reprezentantoj de ekonomiaj fortoj aŭ ideologiaj tendencoj, kiuj provadas per propagando, minacado, monproponoj ks influi la decidojn de politikaj instancoj favore al la interesoj de siaj komisiintoj.
sangogrupo Ĉiu el la specoj de la homa sango, diferencaj pro antigenoj de la ruĝaj globuloj, k distingeblaj i.a. per aglutinaj reakcioj k tolero aŭ netolero de transfuzo inter du individuoj apartenantaj al malsamaj grupoj: la precipaj sangogrupoj estas A, B, AB k O.  aglutini, koaguli, resusfaktoro (Vd faktoro), transfuzo.