PIV 2020 · 13982
sekt²o
sekt2o
1 Aro da personoj, havantaj la saman doktrinon, aŭ interne de religio, aŭ disiĝinte de sia origina religio: la sekto de la Fariseoj, de la Sadukeoj N; kristanismo estis origine nur hebrea sekto; la sekto de anabaptistoj B; gento, kiu en formo de sekto kreos grupon da hilelistoj Z. ☞ herezo, skismo.
2 (f) Aro da personoj, apartiĝantaj de la doktrino de partio aŭ filozofia skolo pri unu aŭ kelkaj punktoj.
3 (pj) Religia aŭ religi-simila organizaĵo, prezentanta aspektojn de fermiteco, de fanatikeco, de potenc-avido aŭ de mensmanipulado: religiaj sektoj povas havi grandan rolon, precipe, kiam ili estas riĉaj k povas «aĉeti» politikistojn M.
sekta
1 Rilata al sekto: sekta komunumo, kapelo, Diservo.
2 (f) Netolerema k mallarĝmensa.
sektano. Membro de sekto.
sekteco, sektemo, sektismo. Tendenco enfermiĝi en grupo kun strikte difinita doktrino, klarigi ĉiajn fenomenojn pere de tiu doktrino, k juĝi malakceptindaj ĉiujn aliajn ideojn.