PIV · 15121
★ŝelk/o
★ŝelk/o. Duobla rimeno, ordinare elasta, uzata por teni pantalonon aŭ iun subveston: senŝelka mamzono.
ŝelketo. Tia rimeneto por subvesto: ŝelketo de mamzono, de ŝtrumpozono.
ŝelkego. Similforma ledrimeno, servanta por helpi al tirado de ĉaro.
ŝtrumpoŝelko. Ĵartelo.
ŝtrumpetoŝelko. Alĝustigebla rubando, aranĝita sub la genuo, k tenanta ŝtrumpeton streĉita per speco de hoko.