← Reen al Ŝ

PIV · 15221

★ŝtrump/o

ŝtrump/o. Alĝustigita vestaĵo, ordinare trikita aŭ teksita el lano, kotono, silko, nilono, por kovri la piedon k la kruron ĝis la genuo (kurta) aŭ pli alte ol ĝi (longa): kun pantaloneto oni portas kurtajn ŝtrumpojn; paro da ŝtrumpoj; por parado mi portas silkajn ŝtrumpojn Z; virinaj nilonaj ŝtrumpoj; aĵuraj ŝtrumpoj; ĝistaliaj ŝtrumpoj ( kalsonŝtrumpoj, striktaĵo); tie kuŝis oraj moneroj en ŝtrumpo Z; marŝi sur la ŝtrumpoj (demetinte la ŝuojn en la domo); elastaj ŝtrumpoj (farmacia rimedo kontraŭ varikoj ks); pri la ŝtrumpa truo scias nur la ŝuo Z.  ĵartelo.
ŝtrumpeto. Mallonga ŝtrumpo, kovranta nur la piedon k la suron.  ŝtrumpetoŝelko.
ŝtrumpoligilo, ŝtrumporubando. Krurzono.
bluŝtrumpulino. Virino, afektanta literaturan guston k scion, k tiel perdanta sian virinan ĉarmon.
kalsonŝtrumpoj. Paro da ĝistaliaj ŝtrumpoj, formanta unu striktan vestaĵon.