← Reen al K

PIV · 8843

kulot/o

kulot/o
Pantaloneto, striktigita sub la genuoj, portata de la nobeloj, lakeoj k.a. en oficialaj ceremonioj ĉe kelkaj tradiciamaj kortegoj: en la 17a jc la kulotoj estis ornamitaj per rubandoj aŭ puntaĵoj, kudritaj ĉe la genuo.
Mallonga pantalono, sen ia striktigita parto, ordinare malkovranta la genuojn k portata de knaboj, skoltoj k.a. ŝorto.
senkulotuloj (fm) Nomo de la plebanoj dum la Franca Revolucio.
jupkuloto. Virina kuloto, tajlita kun sufiĉa amplekso, por ke la intergambo ne estu videbla.
ledkuloto. Kuloto el ledo, ofte portata de bavaroj.
sportkuloto. Ŝorto.