← Reen al K

PIV · 8842

Kulomb/o

Kulomb/o. Franca fizikisto (C. A. de Coulomb, 1736−1806).
kulombo Unuo de elektra kvanto aŭ ŝargo en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: C; difino: 1 C = 1 As (ŝargo transportita de kurento de unu ampero dum unu sekundo).
kulombometro Mezurilo por la elektra ŝargo (elektrokvanto). elektroskopo.