← Reen al S

PIV · 13910

★satur/i

satur/i (tr)
Solvi substancon en iu likvo, ĝis tiu ĉi ne povas solvi pli: la akvoj de Nilo estas tiel saturitaj de mineralaj k organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna B.  saturpunkto.
Kiel eble plej plenigi per io konkreta: liaj ostoj estas saturitaj de medolo X; oni ne povis saturi la soifantajn kreskaĵojn B; fendi la ŝtonegojn per kojnoj saturitaj de akvo B; freŝa vento saturita per odoro de floroj B.
(f) Plejeble plenigi per io abstrakta: atmosfero saturita de intergenta malpaco Z; la lando, saturita de troo da vivo, ĵetas verdaĵon k florojn kun reĝa malavareco B; la tuta letero estas saturita de vera kristana sento B. satigi.
saturado. Agado, efiko de iu, io saturanta: la saturado de la urbaj atmosferoj per venenaj gasoj de aŭtoj.
satureco
La limkondiĉo, al kiu la stato de solvaĵo celas, kiam oni daŭre aldonas la solvotan substancon.
La limkondiĉo, al kiu la stato de feromagneta korpo celas, kiam la magneta kampo kreskas senfine.
saturiĝi. Iĝi saturita: la saturiĝa punkto (tiu punkto, ĉe kiu, ĉe konstanta temperaturo, la solvaĵo ne akceptas pluan solvotan substancon).
saturilo. Ilo el pora substanco, uzata por saturi per akvovaporo aeron de ĉambro hejtata per centra hejtilo.
saturita. Atinginta staton de saturiĝo: saturita acido B; saturita sukersolvaĵo.
supersaturi
Enmeti en solvaĵon pli grandan kvanton da solvota substanco, ol kiom akordiĝas kun la ekvilibra stato: supersaturita solvaĵo.
(f) Satigi ĝis naŭzo: ni estas supersaturitaj de perforto en la filmoj.