PIV · 13911
sature/o
sature/o 🍁 G. (Satureja el lamiacoj) de tre aromaj plantoj – unujaraj herboj k precipe arbustetoj – kun kontraŭe duopaj, mallarĝe lancetformaj folioj k kun malgrandaj floroj blankaj, rozaj aŭ purpuraj, ne okulfrape dulipaj; ĉ. 30 sp-oj el la mezvarmaj k varmaj regionoj, la du sekvaj kultivataj por medicino k spicaĵo:
ĝardena satureo (S. hortensis), el SE Eŭropo, unujara herbo;
monta satureo (S. montana), el S Eŭropo, daŭrafolia arbusteto.