← Reen al T

PIV 2020 · 15294

★taks/i

taks/i (tr)
Fari al si opinion pri la pli-malpli granda ŝatindeco de persono: mi taksas ĉiun homon nur laŭ lia persona valoro k agoj Z; taksi iun ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia merito Z; kia oni vin vidas, tia oni vin taksas Z; kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas Z; poton taksu laŭ sono, sinjoron laŭ tono Z; ne taksu vian kontraŭulon tro malforta Z; (f) belecon taksas ne okulo, sed koro Z. estimi, juĝi, konsideri, rigardi.
Fari al si opinion pri la valoro de ia ago, ideo ks: kiel la mondo povoscias taksi meritojn! Z; multaj el ni konas k juste taksas la esencon de fremdaj religioj Z; malplaĉas nenio, se taksas pasio Z; mi estas certa, ke vi alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto Z; taksi la sanon ni lernas en malsano Z; (se vi oficialigos la C. O., tiam) ĉiuj viaj agoj estos tre alte taksataj Z; li taksis, kiel grandajn servojn la pastro povas fari al li B.
Sen la helpo de sciencaj procedoj, difini la kvantan, monan ktp valoron de objekto: oni taksas je cent la nombron de la pereintoj; la bieno estis taksita je 10 000 frankoj B; la tribunalo taksis la juĝokostojn je dek dolaroj; oni povas taksi je cent mil markoj la deficiton de la tuta kongreso.
£ Oficiale difini la maksimuman vendoprezon de varo aŭ servo: pro timo de inflacio, la registaro taksis la ĉefajn nutrovarojn; taksi la medicinajn aktojn.
£ Meti specialan imposton super iu varo aŭ iu servo: en multaj landoj la benzino estas taksata, kelkafoje tre alte.
taksa. Rilata al taksado: taksa prezo, valoro.
takso
Vendoprezo de iu varo aŭ servo, oficiale fiksita de la registaro: vendi sub la takso, super la takso.
Depago, kiun la uzanto de publika servo ŝuldas, kiel kompenson pro tiu oportunaĵo: la poŝtaj taksoj; takso por la forpreno de la hejmaj ruboj; takso por uzo de aŭtovojo; la impostoj estas ŝuldataj de ĉiaj civitanoj, la taksoj nur de tiuj, kiuj profitas de la responda servo.
taksado
Determino de la valoro de iu aŭ io: peti de spertulo la taksadon de vendota domo; lia taksado de la politika situacio estis tute erara; mi povus fari maljustaĵon ĉe la taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj Z.
Ago de iu, kiu taksas 5; impostado: decidi taksadon de la luksaj objektoj, de la tabako.
taksaro
Tabelo de la taksitaj vendoprezoj en magazeno, fako ks. tarifo.
Tabelo de la ŝtataj taksoj.
taksilo Aparato por registri k kalkuli la koston de telefonaj komunikadoj.
taksisto. Homo kies profesio estas taksi: asekura, rajtigita taksisto. aktuario.
mistaksi. Fari eraran taksadon: mistaksi la valoron de rajdoĉevalo, la rapidecon de aviadilo, la pagokapablon de debitoro; afero, pri kiu longe regis hipokriteco k mistaksado.
netaksebla. Tiel granda, ke oni ne povas ĝin taksi: jes, mi konas la netakseblan indon de la koro, kiun mi tenas en miaj brakoj Z; li faris al mi netakseblan servon.
sentaksa. Tia, ke pro ĝi oni ne ŝuldas takson: sentaksaj aŭtovojoj; sentaksa parkado de aŭtoj.
subtaksi. Tro malalte taksi: estas grava eraro subtaksi la forton de iu kontraŭulo; sindediĉo k laboro havas multe pli grandan signifon ol la materialaj rimedoj, kio neniel implicas subtakson de la rolo de la lastaj.
trotaksi. Tro alte taksi: la rolon de la sentoj oni devas nek subtaksi, nek trotaksi; nigraj limakoj, malgraŭ sia sintrotakseco, apartenas al la simpla popolo Z.