PIV 2026 · Artikolo 15295
1taksio
Derivaĵoj en la artikolo 3
1 taksio luebla aŭto, kies ŝoforo estas je dispono de la publiko kontraŭ pago. ➞ fiakro; taksimetro.
taksii veturi per taksio: li taksiis hotelen CPi
taksiejo loko, kie taksioj haltas por atendi veturontojn: en la apuda taksiejo nun troviĝis tri veturiloj CPi
taksiisto profesia ŝoforo de taksio: en Belgio kaj aliaj ŝtatoj taksiistoj rifuzis transporti aŭstriajn civitanojn VOš/PGu