PIV 2026 · Artikolo 1023
aprezi
aprezi tr
1 havi favoran opinion pri la valoro, utilo k.s. de iu aŭ io: la esperantlingvaj verkistoj tre aprezas la belartajn konkursojn TCa mi tre aprezas la altan kvaliton de la enhavo de La Ondo OE ni tre aprezis la naturon kaj estis feliĉaj dum la tuta evento Ko ➞ ŝati, favori.
malaprezi tr havi malfavoran opinion pri la valoro, utilo k.s. de iu aŭ io: eĉ se oni emus malaprobi, malaprezi la temaron , oni nepre admiru la kolorojn, per kiuj aŭtoro kaj tradukinto sian majstroverkon kunkreis OE tiuj homaj valoroj estas tiel, ĉiel kaj ĉie, malaprezataj FPi ➞ malŝati.