PIV · 8301
★konkur/i
★konkur/i (ntr) Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon: konkuri kun iu pri vakanta ofico; konkuri kontraŭ iu, por akiri la favoron de la princo; konkurantaj interesoj Z; (f) nenio povis konkuri kun la fleksiĝemo de iliaj movoj Z.
konkura
1 Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.
2 Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis Z.
konkure. Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin Z; ĉiuj konkure rapidas al la pordo Z.
konkuro, konkurado
1 Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro Z; (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro Z; ĉia laboro k ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia X; (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. Z.
2 Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero Z; la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia Z.
konkuradi. Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro k koloroj Z; tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla Z; (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado Z.
konkuranto. Persono, kiu konkuras kun alia(j): ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj propraj verkoj Z; konkurantoj en la konkurso; vi estas mia konkuranto apud ŝi; (iu), en kies amo ŝi havis nenian konkurantinon Z; ŝia konkurantino (t.e. la kromedzino) tre incitis ŝin X.
konkuremo. Emo konkuri k superi la alia(j)n.
nekonkurebla. Tia, ke kun tiu oni ne povas konkuri: nekonkurebla eleganteco.
prezkonkuri. Partopreni en prezkonkurado.
prezkonkurado ✉ Proceduro, per kiu entreprenistoj konkuras pri difinita laboro, servo aŭ liverado laŭ la principo, ke la ricevonto estas tiu, kiu proponas la plej malaltajn prezojn: meti en prezkonkuradon la konstruon de dombloko. ☞ adjudiki.