PIV · 16576
★vet/i
★vet/i (tr)
1 Interkonsenti pri monsumo aŭ valoraĵo, ordinare ambaŭflanke egala, kiun la persono, kiu montriĝos malprava devos pagi al la alia: ĉu ni vetu? ili demandis Z; veti je grandaj sumoj; la reĝo vetis kun li je ses berberaj ĉevaloj, ke Laerto en dekdu renkontiĝoj ne venkos pli ol tri fojojn Z; mi vetas kun vi dek frankojn kontraŭ unu, ke morgaŭ pluvos B.
2 Riski sumon en ludo pri tia aŭ tia ludanto, ĉevalo, hundo k.a. laŭ tia kondiĉo, ke, se la privetito venkos, la sumo estos pluroble repagita.
veto
1 Tia interkonsento: gajni Z, perdi Z la veton; ĉe tiu neegala veto mi venkos Z; li venkis en la veto B; per kio la veto? Z.
2 Vetaĵo.
vete
1 Farante veton: vete ludi sian tutan riĉaĵon.
2 Kvazaŭ farante veton: la hundoj vete provis atingi la kolbason.
vetaĵo. La monsumo aŭ valoraĵo, per kiu oni vetas.
vetoficejo Vd ofici.
vetperisto. Homo, kiu profesie ricevas, kolektas k pagas la vetojn ĉe la vetkuroj.
priveti. Riski monon super la eventuala venko de kunbatalanto, konkuranto ks: mi privetas la negran boksiston; en la tria kuro privetu «Anĝelinan»! Rim. vet estas uzata pref-e, por esprimi konkuradon: vetarmado, vetkuri, vetremado ktp.