PIV 2026 · Artikolo 16577
★vetero
★ vetero METE stato de la atmosfero en difinita punkto kaj por mallonga tempo: hodiaŭ estas bela frosta vetero FE en la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis FE serena vetero li ne eliris en la pluva vetero, ĉar li domaĝis sian veston Z regis kruda, malseka, ventega vetero Z estis tia vetero, ke oni eĉ hundon ne elpelus Z aprila vetero — trompa aero Z en trankvila vetero oni povis vidi la sunon Z post vetero malbela lumas suno plej hela Z atendi bonan veteron Z li scias paroli nur pri la vetero li promenas en ĉia vetero ➞ veterinformo, meteo.