PIV 2026 · Artikolo 16578

veterano

Litero V

veterano
1 persono kun multjara sperto pri difinita agado.
2 homo, kiu maljuniĝis, plenumante profesion aŭ specialan okupon: esperantistaj veteranoj ➞ emerito.
3 soldato, kiu longe servis kaj fariĝis tre sperta: la lastaj veteranoj de la militoj de Napoleono B
4 HIST roma soldato, kiu post difinita servotempo malsoldatiĝis kaj ricevis ian kompenson (bienon k.s.)