PIV 2026 · Artikolo 3801
emerito
Derivaĵoj en la artikolo 4
emerito oficisto aŭ salajrulo, kiu post difinita tempo de servado forlasas honore la oficon kaj ricevadas pension: li povas pli multe labori por Esperanto, ĉar li estas nun emerito ➞ veterano.
1 Pro tiu difino de emerito, la vorto emeritulo estas evidente erara.
emerita
1 estanta emerito: emerita profesoro ILa emerita ĝendarmo
2 rilata al emerito: emerita salajro pensio Z emerite vivi
emeriteco stato de emerito: mian emeritecon mi ĝuas en bela urbo apud la oceano RRb
emeritigi igi iun emerito: ni emeritigu la veteranojn kaj fidu je la talento de homoj malpli ol 50jaraj OE
emeritiĝi iĝi emerito: viroj emeritiĝis en la aĝo de 60, virinoj en la aĝo de 50 XuJ