PIV 2026 · Artikolo 8302
konkurenco
Derivaĵoj en la artikolo 5
konkurenco komerca, industria, negoca aŭ ekonomia konkurado: lojala konkurenco nelojala konkurenco reĝimo de la libera konkurenco
konkurenca
1 rilata al konkurenco: la konkurenca forto de Usono en la monda eksporta merkato estis pli granda ol tiu de Eŭropo MVB
2 konkurencanta: kontraŭ pretendata monopolo batalis konkurenca pariza eldonejo TCa personoj, kiuj jam uzas antaŭan version aŭ konkurencan produkton RRo la divido de la mondo en konkurencajn imperiojn RCo (analoge) konkurencaj vortoj BWe
konkurenci ntr fari konkurencon: oni ne povas konkurenci kun la ŝtatoj, kiuj praktikas dumpingon
konkurencanto, konkurenculo persono aŭ firmao, kiu konkurencas.➞ rivalo.
konkurenciva = (prefere) konkurenckapabla, konkurencpova.