← Reen al K

PIV · 8303

★konkurs/o

konkurs/o
Antaŭaranĝita batalo inter konkurantoj, laŭ difinitaj reguloj k rekompencoj, kun juĝantaro el aparte elektitaj personoj: konkurso inter lernantoj de E.; konkurso de saltado Z; malfermi konkurson por tri vakantaj postenoj; konkurso pri beleco; la belartaj konkursoj de la Universalaj Kongresoj; briĝa konkurso; stari ekster konkurso (pro tro oftaj venkoj). turniro.
konkursa. Rilata al, bazita sur konkurso: konkursaj kondiĉoj; konkursa remboato; konkursa ekzameno B, premio Z.
(ark.) Konkuro.
konkursi (ntr) Partopreni en konkurso: povas konkursi nur personoj virseksaj.
artkonkurso, ĉevalkonkurso, kurkonkurso, remkonkurso. Konkurso pri tiaj aktivecoj.