← Reen al E

PIV 2020 · 3817

★eminent/a

eminent/a
(iu) Supera, distinginda pro sia rango, merito, talento aŭ scio: unu el la plej eminentaj reĝaj princoj X; eminenta ŝuldanto, malbona paganto Z; kun tiaj eminentaj personoj oni devas esti tre gardema, por ne ofendi ilin Z; eminenta oratoro, sciencisto, artisto. fama, glora, moŝta, unuaranga.
(io) Supera, distinginda pro sia altkvaliteco: eminenta servo, afero Z, rolo, rango, kapablo; eminenta instruiteco; eminente taŭga, grava. elstara, rimarkinda.
eminenti (ntr) Esti, montriĝi eminenta: li jam eminentis inter miaj disĉiploj.
eminenteco. Eco de iu aŭ io eminenta: en mia projekto la eminenteco de la subskribintoj estus tute ne grava Z.
eminentigi. Fari eminentulo: la reĝo eminentigis Hamanon X.
eminentulo. Persono eminenta: apartan dankon al la eminentuloj k reprezentantoj de la urboj Parizo, Dover k Calais Z; tia atestaro devus esti subskribita de eminentuloj Z; la eminentuloj de la Amonidoj X; humiligi la eminentulojn de la lando X; se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo X. aŭtoritatulo, estro, nobelo.
eminentularo. Tuto de la eminentuloj. elito.
maleminentulo Z, neeminentulo Z. Senranga, sensignifa, simpla homo. nulo, senfama.