PIV · 11032
★nobel/o
★nobel/o. Viro, kiu pro sia familia deveno aŭ pro favoro de regnestro ricevis apartajn privilegiojn aŭ almenaŭ posedas honoran titolon, distingantan lin de la aliaj klasoj: prenu vian ĉapon en la manon: la sinjoro estas nobelo, k vi ne estas tia! Z; edzoligiĝi kun domo de nobelo Z; ĉu Adamo estis nobelo? Z. ☞ aristokrato, lordo, magnato, patricio.
nobela
1 Rilata al nobelo: la nobela sango elmontriĝis Z; havi nobelajn titolojn Z; nobelaj moroj Z.
2 Havanta la karakterizaĵojn de nobelo: nobela fraŭlino Z; altenobelaj viroj k virinoj Z.
nobelaro. La klaso de la nobeloj, en iu lando, regiono aŭ urbo.
nobeleco. Eco de iu nobela: interparolado pri nobeleco k burĝeco Z; homoj altkvalitaj per la nobeleco de sia naskiĝo Z; tie la nobeleco komencis putri Z.
nobeligi. Fari, proklami iun nobela: la reĝo hieraŭ nobeligis lin; domo en kiu ankaŭ la virina linio nobeligas Z; (f) hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion Z (de rabistoj).
nobelino. Virino nobela: ĉar ŝi estas nobelino, ŝi devas havi la liberecon fari al mi, kion ŝi volas? Z.
nenobelo, ne-nobelo. Persono, kiu ne estas nobelo: mi scias, kiel nin traktas la nobeloj, kiam ili nin ne-nobelojn akceptas en sian familion! Z.