← Reen al A

PIV · 1118

aristokrat¹o

aristokrat1o. Homo, kiu apartenas al la nobelaro aŭ al la privilegiita(j) klaso(j): la sento de hereda aristokrato koncerne krudan kampulon Z; (f) la teo-filozofio faras el siaj adeptoj la aristokratojn de la gusto. Rim. aristokrato konsideras sin apartenanta al elito; nobelo estas nur posedanto de titolo.
aristokrata. Inda je aristokrato: aristokrata balancado de la kapo Z; viaj konatoj estas homoj kun la plej aristokrata konduto Z; (f) interne staris multe da fiermienaj, aristokrataj floroj Z.
aristokrataro
🅢 La plej alta socia tavolo en sklava k feŭdisma reĝimoj: la princo estis skeptikulo, kiel membro de la plej alta aristokrataro B.
Aro de la malmultaj personoj eminentaj en ia rilato: la aristokrataro de la beletro, de la arto, de la diplomatio.
aristokrateco. Eco de aristokrato: li deturnis sin kun la plej aroganta aristokrateco.
aristokrati8o
Σ Reĝimo, en kiu la regado apartenas al la aristokrataro.
(evi) = aristokrataro.